Oktobro de 2021
Aspekto
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2021:
- Okazis la unua parlamenta baloto en Kataro, sed neniu virino estis elektita.
- La Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono deklaris 23 speciojn de bestoj formortintaj, inkluzive de eburbeka pego.
- Kadre de internacia ĵurnalisma enketo, 12 milionoj da dosieroj nomitaj dokumentoj de Pandora estis likitaj, malkaŝante multajn financajn skandalojn tra la mondo, kiuj implikis ŝtatestrojn kaj registarojn, elektitajn oficialulojn, miliardulojn kaj famulojn. La esplorado estis farita kaj publikigita kunlabore kun amaskomunikiloj de 117 malsamaj landoj.
- Raporto de enketa komisiono mendita de franca episkopa organizaĵo malkaŝas faktojn pri pedofiliaj agoj ene de la franca katolika eklezio, kaj priskribas "amasan" kaj "sisteman" fenomenon, kun pli ol 330 000 viktimoj ekde la 1950-aj jaroj.
- Nobel-premio pri literaturo 2021 estis aljuĝita al Abdulrazak Gurnah.
- Atenco kontraŭ moskeo de ŝijaistoj en Kunduz, Afganio, okazigis almenaŭ 120 mortintojn kaj multnombrajn vunditojn.
- La kanceliero Sebastian Kurz de Aŭstrio demisias post malkaŝo de sekretaj aktoj kaj akuzoj pri korupteco.
- Guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom subskribis leĝon laŭ kiu grandaj podetalaj vendistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato havu seksneŭtralan areojn por infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Brita parlamentano Siro David Amess mortis post esti ponardita dum balota renkontiĝo.
- La atletinoj Agnes Tirop kaj Edith Muthoni estis murditaj kaj iliaj respektivaj edzoj estis arestitaj kiel supozitaj kulpuloj en Kenjo.
- PAICV-kandidato José Maria Neves estis elektita Prezidanto de Kabo-Verdo.
- Al rusia opozicia aktivulo Aleksej Navalnij estis atribuita la Saĥarov-Premio.
- La olimpika atleto Álex Quiñónez kaj lia amiko estis pafmurditaj en la urbo Guayaquil, Ekvadoro.
- 575 prizonuloj fuĝis el superplena prizono en la ŝtato Ojo, Niĝerio, post atako farita de armitaj homoj.
- Militista puĉo en Sudano, la registaro estas arestita.
- Sandra Mason, ĝis nun guberniestro, estis elektita kiel la estonta unua prezidanto de Barbado.
- La Konsilio de la Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion, Peruon kaj Namibion al sia listo de epidemiologie sekuraj landoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La guberniestro de la Nord-Marianoj Ralph Torres ordonis la fermadon de ĉiuj lernejoj kaj altlernejoj por bremsi disvastiĝon de KOVIM-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|